Esperanta Seminario : „ Pollando-la patrujo de Ludoviko Zamenhof.

Tra la spuroj de la pola emigracio en Wanda.”

Programo

(2-3-4 kaj 5 de novembro)



Ĵaŭdo: Bonvenon al Malgranda Pollando



Ĝis la 14a alveno de ĉiuj partoprenantoj ( akcepto de la partoprenantoj. Loĝigo)


14:30 Solena Malfermo (Organizantoj – Pola Asocio el Wanda, Ligo Argentina de Esperanto). La Urbestro, Armando Kallsten, bonvenigos vin


15:00 Historio de la unua esperanta asocio en Argentinio-fondita de pola enmigrinto


16:00 Kafa paŭzo


16:30 Pieda ekskurso al Tupicua: vizito al la unua preĝejo en Wanda farita de polaj enmigrintoj kaj tie, ĉe la placo, sociaj ludoj por ke la partoprenantoj interkonatiĝu


18:30 Prezentado de polaj popolaj dancoj far la Danc-grupo “ Ballet Kowalewski” de Wanda kaj poste lernado de polaj popolaj dancoj por la partoprenantoj “ Krakowiaczek kaj Polonezo por komencantoj”


20:45 Vespermanĝo


22:00 Vespera Muzikumado en la lingvoj de la partoprenantoj




Vendredo: Konatiĝo kun la historio de la pola setlejo Wanda



8:30 Matenmanĝo


9:30 Komento pri argentina filmo, pri la historio de Wanda (subtitolita esperante) kaj prezentado de la filmo


10:30 Prezentado al la partoprenantoj de foto-ekspozicio pri la historio de la setlejo Wanda, en tri lingvoj: “ Wanda hieraŭ kaj hodiaŭ”. Tiu ekspozicio estis preparita por la Kultura Semajno Argentina – Pola en Bonaero, inter la 2a kaj la 8a de junio, kaj prezentita en la Nacia Argentina Senato


11:30 Vizito al la Muzeo de la Pola Emigrado en Argentinio


12:30 Tagmanĝo


14:30-18:00 Pieda ekskurso al Puerto Wanda – loko de la alveno de la unuaj polaj enmigrintoj al Wanda, kiuj poste fondis la setlejon Wanda. Survoje ni vizitos ankaŭ Rollo Bonito kaj la faman minejon de juvelŝtonoj.


18:30 Pola Teatro: “Legendo pri la pola princino Wanda” (orgino de la nomo de la urbo). Tiu spektaklo estos prezentata de la gelernantoj de la pola lernejo de Wanda.


19:00-21:00 La Internacia Lingvo – “Malfermita al ĉiuj”. La partoprenantoj diskonigos informojn pri Esperanto ĉe la stratoj de la urbo por diskonigi Esperanton al la loĝantoj de Wanda


21:00 Vespermanĝo


22:00 Sportaj Ludoj




Sabato: Nuntempe la naturo de provinco Misiones estas turisma valoro, post la granda laboro, kiun faris polaj enmigrintoj


Tuttaga ekskurso al Akvofaloj Iguazú



21:00 Vespermanĝo


22:00 Pola filmo pri la fama muzika rokgrupo “Dżem” subtitolita angle



Dimanĉo: La patrujo de Ludoviko Zamenhof nuntempe



8:30 Matenmanĝo


9:30 Komentado de la esperanta filmo de Roman Dobrzyński pri la pola urbo Malborko (La sieĝoj de Malborko) kaj pri la esperanta sekcio de Pola Radio.


10:30 La jaro 2006 estas la” Jaro de la Pola Lingvo”, kaj pro tiu kialo la lasta parto de la Seminario estos dediĉita al tiu temo. Prelego pri la traitoj de la pola lingvo, pere de esperanto (materialo pretigita de la pola sekcio de ILEI), kaj pri la problemoj, kiujn havas la lernantoj de la pola lingvo sur la ekzemplo de eksterlandaj volontuloj kiuj venas al Pollando pere de la Programo de la Eŭropa Unio: “Volontula Servo en Eŭropo”, kaj ŝi prezentos kelkajn mallongajn filmojn rilatantaj al tiu temo.


11:45 Solena Fermo


12:30 Tagmanĝo


Forveturo de la partoprenantoj